| Vi alvenas al Zagreb, ĉefurbo de Kroatio? Vi alvenas al la koro de Eǔropo, al unu el la plej belaj mediteraneaj landoj? Unuope aǔ grupe, vi estas tie ĉi ofice aǔ turisme? Ĉiukaze Zagreb deziras al vi bonvenon kaj malfermas sian pordon. Por pli da informoj pri Zagreb bonvolu klaki sur http://www.zagreb-touristinfo.hr au www.fivestars.hr Turisma Asocio de la Urbo Zagreb kaj la firmao Five Stars Ltd, preparis por vi, niaj karaj gastoj, karteton ZAGREB Card, kiu estas destinita al ĉiuj vizitantoj. Aĉetinte ĝin, vi ricevos multajn eblecojn, rabatojn kaj agrablajn surprizojn. Senpaga veturado per la urba trafiko, rabato en preskaǔ ĉiuj urbaj muzeoj, multaj restaracioj, vendejoj, servoj kaj ankoraǔ multaj aliaj avantaĝoj estas la argumentoj, por ke ZAGREB CARD estu via neanstataǔigebla kunulo en Zagreb. Por kompleta listo de la lokoj kie oni povas uzi la rabaton bonvolu klaki tie ĉi. Ekde la momento enskribita sur ĝi, la karteto validas 72 aǔ 24 horojn. Ĝi ne estas transdonebla al alia persono. Aĉetinte la karton vi ricevos ankaǔ apartan libreton, en kiu estas priskribitaj ĉiuj lokoj kie vi povas realigi la rabatojn. To purchase a card online please click here. For a list of all of the places where Zagreb Card can be purchased, please click here. We welcome you to Zagreb! |
![]() ![]() ![]() ![]() |
![]() |
EUR | 7.572911 |
![]() |
USD | 5.841493 |
![]() |
GBP | 8.828294 |
![]() |
CHF | 6.059298 |