En la urbocentro aŭ en zagrebaj ekskurslokoj, aŭskultante konatajn sonojn de "tamburico" aŭ piano... laŭ okazo kaj gusto, laŭ humoro kaj parto de tago vi elektos etoson kaj manĝokarton. Unu ĉiam restos la sama: rekoneblaj hejmaj gustoj.
Fromaĝo kaj laktokremo, fromaĝfarĉita pastaĵo, meleagro kun rostitaj pastofolioj, dalmata "paŝticado" (bovaĵo trapikita per spicaĵoj kaj lardoj), "kulen" (porka fumaĵita tripkolbaso)... aŭ mediteraneaj specialaĵoj, kiuj sur vian tablon venas direkte el la Adriatika Maro... forgesu ĉi tie genan inĝenieradon kaj sentu denove tiun veran guston de hejma manĝaĵo. Ĉiu trovos ĉi tie sian ŝatatan lokon, sian tablon al kiu li volonte revenos kaj kie oni bonvene atendos lin.
Trinkmono
En Zagreb estas kutime doni trinkmonon en restoracioj kaj je similaj servoj (ekz. al turistaj, muzeaj kaj aliaj ĉiĉeronoj). Tia dankesprimo kutime estas inter 5 kaj 10 procentoj de la prezo. Prezoj en grandmagazenoj kaj vendejoj estas fiksaj kaj oni ne kutimas tie doni trinkmonon. En restoracioj manĝokartoj estaj plurlingvaj, kaj la personaro (kelneroj) konas bazan vorttrezoron de la fako en fremdaj lingvoj, plej kutime en la angla kaj germana.