![]() |
|
![]() |
La historia trezoro de Zagreb estas gardata kaj eksponata ankaǔ en zagrebaj muzeoj. Krom objektojn ligitajn kun la urba pasinteco, la zagrebaj muzeoj kaj artkolektoj enhavas ankaǔ eksponaĵojn el la tuta mondo, historie kaj arte tre valorajn. Apartaj raraĵoj estas la zagreba mumio kun la plej longa etruska teksto en la mondo kaj restaĵoj de la neandertala prahomo el Krapina (homo Krapinensis) |
![]() |
Verdaj parkoj kaj fontanoj, floraleoj kaj monumentoj… en la centro de la urbo estas U-forma vico el ok parkoj nomata "Hufofero de Lenuzzi". En la promenejoj, ekde Zrinjevac, tra Botanika ĝardeno, kaj ĝis la placoj de Marulić kaj Marŝalo Tito vi sekvos longan linion de verdaĵo kaj floroj. Ilia paco kaj la benko, kiu atendas ĝuste vin, estas rifuĝejo kaj paǔzo de turisma promenado, ilia beleco kaj subĉiela galerio estas rakonto pri unu tute aparta urbo. |
![]() |
tutproksime de Zagreb, ĉefurbo de Respubliko Kroatio. La centra parto de tiu arboplena monto, pro multaj aranĝitaj padoj, montkabanoj, historiaj monumentoj kaj korpodistraj eblecoj kreas la senton, ke temas pri vasta urba parko. Irante tra instru-padoj vi povas konatiĝi kun parto de preskaǔ mil notitaj plantospecoj, aǔskulti kantadon de cento da birdospecoj, renkonti multajn insektojn kaj aliajn bestojn. Promenado tra la arbaro redonas la ekvilibron en la vivo kaj ĉiu momento pasigita en la naturparko Medvednica plinobligos vian vivon. |
![]() |
Maksimir
Troviĝas en la orienta parto de la urbo. Kiam ĝi publike malfermiĝis en 1794, ĝi estis la unua publika promenejo en tiu ĉi parto de Eǔropo. La nomon ĝi ricevis laǔ sia fondinto, la zagreba episkopo Maksimilian Vrhovec (1752 -1827), kiu estas (kun la arkiepiskopo Haulik) la plej merita por ĝia konstruado. Maksimir estas aranĝita sur la spaco de senarbigita kverka arbaro meze de la 19-a jarcento. En la nova parko estas aranĝitaj aleoj ĉirkaǔitaj per herbejoj kaj senarbejoj plenaj de ornamfloroj kaj arbustoj. La natura kverka arbaro daǔre kreskas ĉirkaǔe. |
![]() |
EUR | 7.569784 |
![]() |
USD | 5.875793 |
![]() |
GBP | 8.862878 |
![]() |
CHF | 6.077707 |