The official website of The Zagreb Tourist Board
22 ºC
19.06.2013
07:14 am
A A A
Mapo de la urbo     Newsletter     Mia turista gvidlibro     Kontakto     B2B
Bonvenon al Zagrebo
Bazaj informoj
Kovrilpaĝo | Bazaj informoj

Bonvenon al Zagreb

Bonvenon al Zagreb, ĉefurbo de la Respubliko Kroatio. Zagreb estas malnova mezeǔropa urbo. Dum jarcentoj ĝi evoluis kiel riĉa kultura, scienca kaj forta komerca kaj ekonomia centro. Ĝi toviĝas je kruciĝo de gravaj trafikvojoj inter la adriatika marbordo kaj la meza Eǔropo

Kiam en la jaro 1991 la kroata popolo realigis ŝtatan sendependecon, Zagreb iĝis la ĉefurbo, politika kaj registara centro de Respubliko Kroatio. Zagreb estas negoca kaj universitata centro, urbo de kulturo, arto kaj amuzo. El Zagreb devenas kaj en ĝi vivas multaj famaj sciencistoj, artistoj kaj sportistoj. Al siaj gastoj Zagreb ofertas barokan etoson de la Supra Urbo, pitoreskajn subĉielajn vendoplacojn, diversspecajn vendejojn, abundan oferton de metiistaj produktoj kaj bongustajn hejmajn manĝaĵojn. Zagreb estas urbo de verdaj parkoj kaj promenejoj, kun multaj ekskurslokoj en la mirakla ĉirkaǔaĵo. En la trian jarmilon Zagreb eniras kiel urbo kun miliono da loĝantoj. Malgraǔ rapida evoluo de ekonomio kaj trafiko, ĝi konservis  apartan belecon kaj malstreĉan etoson, kio igas ĝin la urbo laǔ la homa mezuro.  
 

Bazaj informoj

Lokiĝo
en Norda Kroatio, sur la rivero Sava, 170 km for de la Adriatika maro 45 10, 15 N, 15 30 E
situanta 122 metrojn super la marnivelo


Tempa zono:
Mezeǔropa tempo (GMT +1)
Klimato:
Kontinenta
Meza somera temperaturo 20o C
Meza vintra temperaturo 1o C
   
Vetera prognozo de DHMZ

Loĝantaro
790.017(2011.)
Surfaco
650 km2

Institucioj
Universitato
19 teatroj
24 muzeoj
65 galerioj kaj artkolektoj

Kurzolisto
EUR 7.460993
USD 5.578730
GBP 8.732436
CHF 6.063383